Onda fervojo

Tipa trako de onda fervojo
Onda fervojo en Movie World, Aŭstralio
Veturo laŭ vido de veturanto (Xpress, amuzparko Walibi, Nederlando)

Onda fervojoreltobogano troviĝas en amuzparkoj. Ĝi estas kiel normala fervojo, sed la vojo mem leviĝas kaj subeniras tre subite, por krei terurige amuzigan senton en la rajdantoj.

La onda fervojo (kiu en iuj lingvoj nomiĝas rusaj montojamerikaj montoj) estas populara amuzejveturilo, kiun oni disvolvis por amuzejoj. S-ro LaMarcus Adna Thompson patentis la unuan ondan fervojon la 20-an de januaro 1865. Esence specialigita fervoja sistemo, la onda fervojo havas relaron, kiu supreniras kaj falas laŭ speciale kreitaj paternoj, foje kun inversiĝoj, el kiuj la plej ofta estas spiralo, kiu mallongtempe inversigas la rajdiston. La vojo nepre ne estas plena rondo, kvankvam iuj puristoj instistas, ke tiu ja devas. Plimulto da ondaj fervojoj havas vagonojn por du, kvar aŭ ses pasaĝeroj, en kiuj ili vojaĝas laŭ la ĉirkaŭvojo.

La unuajn ondajn fervojojn inspiris vintroludaj sledvojoj en Rusio, ĉefe ĉirkaŭ Sankt-Peterburgo, por kiuj glaciaj montetoj estis speciale konstruataj. En la fino de la 18-a jarcento ili populariĝis kaj entreprenistoj aliloke kopiis la ideon, uzante radveturilojn sur fervojoj. Unu el tiuj kompanioj estis „Les Montagnes Russes à Belleville“ (La Rusaj Montoj ĉe Belleville), kiu konstruis kaj funkciigis gravitan vojon en Parizo ekde 1812. La unua fervojo kun cirklo en kiu la rajdanto estas dum momento inversigita probable ankaŭ estis konstruita en Parizo, en 1846 el angla desegno, kun unupersona radsledo veturinta laŭ cirklo de 4 metroj diametre. Neniu el tiuj vojoj estis fermita cirkvito.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search